Ksantofilo

Ksantofiloj estas oksigen-entenaj karoten-derivaĵoj. La oksigeno aperas en la kombinaĵo kiel ano de hidroksila, metoksia, epoksida, karboksila aŭ karbonila grupo. La fandopunkto troviĝas inter 150-210 C.

La hidroksi-ksantofiloj estas esterigeblaj per acetato, la fandopunkto tiel malpliiĝas.

La specifa kolora reakcio de la 5,6-epoksidoj, ke ili izomeriĝas kun hidrogena klorido al blukolora 5,8-(furanoid)-epoksido en kloroforma solvaĵo. La absorba maksimumo ĉe monoepoksidoj forŝoviĝas 20-25 nm pli, ĉe diepoksidoj 40 nm pli.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search